·

Prononco de "schedule" en usona kaj brita angla

La vorto schedule povas esti iom konfuziga, eĉ por denaskaj parolantoj. La kialo estas, ke ĝi estas prononcata malsame en Britio kaj en Usono. En Britio superregas la prononco [ˈʃɛdjuːl], dum en Usono superregas la prononco [ˈskɛdʒuːl]. Alklaku la vorton schedule, por aŭskulti ambaŭ variantojn.

Tamen ekzistas multaj diversaj variantoj, eĉ kiam ni konsideras usonajn kaj britajn dialektojn aparte. Iuj britoj prononcas ĉi tiun vorton komence kiel "sk" kaj la fina "ule" en usona angla ofte mallongiĝas nur al [ʊl] (mallonga "oo", kiel en "book") aŭ [əl]. Por resumi:

Britio: [ˈʃɛdjuːl], malpli ofte [ˈskɛdjuːl]
Usono: [ˈskɛdʒuːl][ˈskɛdʒʊl][ˈskɛdʒəl]

Eble helpos al vi memori la britan prononcon (kiu povas soni nekutime, se oni ne kutimas ĝin), kiam mi diros al vi, ke "schedule" estas malproksime etimologie parenca kun la angla verbo "shed". La komuna radiko tamen estas la greka vorto skhida, kiu estas prononcata kun "K"...

La vorto mem "schedule" estis enprenita en la anglan el la malnovfranca vorto cedule (sen "K" en la prononco), kiu tamen devenas de la latina schedula (kun "K" en la prononco). Ŝajnas, ke ne eblas aserti, ke iu el la variantoj estus etimologie pli taŭga.

Daŭrigu legi
Komentoj