Lernu kiel uzi ĉi tiun aplikaĵon

Noto: Vi ne estas ensalutinta. Iuj funkcioj en la gvidilo (kiel ekzemple steligi vortojn) funkcias nur por ensalutintaj uzantoj.

Ni komencu. Cetere, vi ĉiam povas aliri ĉi tiun paĝon uzante la sekcion “Gvidilo” en la menuo.

Por komenci, alklaku la vorton “is” en la sekva frazo:

This is the introduction.

Vi vidos etan fenestron kun kvar koloraj vicoj. Ili havas la jenan celon:

La traduko de la frazo en kiu la vorto estas. Alklaku ĝin por vidi la saman frazon en la angla reformulitan uzante sinonimojn.
Informoj pri la gramatiko de la vorto kaj ĝiaj formoj. Alklaku iun ajn formon por vidi ĝian prononcon.
La prononco. Alklaku por aŭskulti ĝin.
La vortara formo de la vorto kaj ĝia traduko aŭ klarigo en la donita kunteksto.
  • Alklako sur la vortara formo malfermos vortaran fenestron montrantan ĉiujn ĝiajn signifojn.
  • Alklako sur la traduko montros unulingvan difinon en la angla.

Ĉiu vico havas la simbolon en ĝi. Alklaku ĝin por konservi la vorton por poste. Kial kvar apartaj steloj? Ĉiu havas malsaman celon:

konservas nur la donitan signifon. Provu steli unu el la vortoj “park” sube. Ĉu ili ambaŭ fariĝis bluaj?

The park is near. Can we park there?

konservas la donitan prononcon. Provu steli “read”:

I read now. I have read. Yesterday I read.

konservas la gramatikan formon. Provu la duan “read” supre. Ĉu la tria estis reliefigita?

konservas la tutan frazon. Provu ĝin en iu ajn el la ekzemploj supre.

La simpla regulo estas: ĉiam uzu la stelon en la vico, kiun vi volas memori.

Unu lasta afero, kiun vi devus scii: frazoj kaj frazverboj. Alklaku “by the way” en la sekva frazo.

By the way, this is a phrase.

Ĉu vi provis ĝin? Vi devus vidi la signifon de la tuta frazo, sed la gramatikaj kaj prononcaj vicoj ankoraŭ montras informojn pri la aparta vorto, kiun vi alklakas.

Kiam vi estas preta revizii viajn konservitajn vortojn kaj frazojn, iru al la sekcio Vortprovizo en la menuo (aŭ alklaku la stelojn en la supra panelo).

Klavaj mallongigoj

La fenestraĵo ankaŭ subtenas plurajn klavajn mallongigojn. Vi povas provi ilin uzante la ekzemplojn supre.

  • sagaj klavojh, j, k, l – movi inter vortoj
  • a, s, d, f – marki la signifon, prononcon, gramatikan formon aŭ frazon, respektive
  • i, o – movi al la antaŭa/seva gramatika formo
  • u – malfermi la vortaron
  • Esc – fermi aŭ malfermi la fenestraĵon
Kiel uzi la sekcion Vortaro?